Listo de vortoj pri Astronomio

Description

Listo de vortoj pri Astronomio
Aristophio Andrade Alves Filho
Flashcards by Aristophio Andrade Alves Filho, updated more than 1 year ago
Aristophio Andrade Alves Filho
Created by Aristophio Andrade Alves Filho about 1 year ago
1
0

Resource summary

Question Answer
Scienco pri la astroj k la kosmaj fenomenoj. ASTRONOMIO
Specialisto pri astronomio. ASTRONOMO
Tutaĵo de ĉio, kio ekzistas. UNIVERSO
1 Ebeno de la tera orbito ĉirkaŭ Suno. 2 Surĉiela vojo de Suno dum la jaro. EKLIPTIKO
Tuto de Suno k de la astroj, ĉirkaŭirantaj ĝin. SUNSITEMO
La astro, stelo, ĉirkaŭ kiu orbitas Tero k aliaj komponantoj de nia planedara sistemo. SUNO
Planedo, la tria ekde Suno, inter Venuso k Marso, la sola ĝis nun konata kun vivuloj, k ĉirkaŭ kiu rivoluas Luno. TERO
Natura satelito de Tero, k rondiranta ĉirkaŭ ĝi. LUNO
Planedo, la plej proksima al Suno. MERKURO
Planedo, la dua ekde Suno, inter Merkuro k Tero. VENUSO
Unu el la pli malgrandaj planedoj, ruĝa, la kvara ekde Suno. MARSO
La plej granda planedo, la kvina ekde Suno. JUPITERO
Planedo, la sesa ekde Suno, kun ringoj k 18 satelitoj. SATURNO
Planedo, la sepa ekde Suno, inter Saturno k Neptuno, kun 17 satelitoj. URANO
Planedo, la oka el de Suno, inter Urano k Plutono. NEPTUNO
Planedo, la naŭa ekde Suno, trans Neptuno. Ekde 2006 ĝi estas panedeto. PLUTONO
Malgranda planedo, ekz. el tiuj, kiuj precipe troviĝas inter la orbitoj de Marso k Jupitero. Sin. asteroido. PLANEDETO
Malapero kompleta aŭ parta de astro pro trairo en la ombro aŭ duonombro de alia astro (situanta inter ĝi k la observanto aŭ inter ĝi k la lumfonto). EKLIPSO
La punkto sur la ĉiela sfero, situanta vertikale super la kapo de observanto. ZENITO
Unu el la du momentoj en la jaro, kiam Suno trairas la ĉielekvatoron k la noktodaŭro egalas la tagdaŭron. EKVINOKSO
Ĉiu el la du tempoj, kiam Suno estas plej malproksima de la ekvatoro k ŝajne haltas. SOLSTICO
Giganta nubo el gaso k mikroskopaj polveroj, kiu okupas difinitan lokon en nia galaksio. NEBULOZO
Ĉiu el la analogaj, diversastrukturaj stelsistemoj en la cetera kosmo. GALAKSIO
Pasaĝero aŭ kondukisto de spaciala veturilo. Sin: kosmonaŭto ASTRONAŬTO
Memlumanta astro, kiu, escepte de Suno, pro malproksimegeco nudokule aperas kiel hela punkto sen mezurebla diametro. STELO
Ĉiela korpo, ne memlumanta, k rondiranta ĉirkaŭ Suno. PLANEDO
Astro, kiu rivoluas ĉirkaŭ notinde pli grandmasa astro. SATELITO
Speco de ŝipo, konstruita por vojaĝoj tra la kosmo. KOSMOŜIPO
Ebena surfaco, prezentanta ventumilon el linioj, laŭ kiuj oni povas trovi la horon laŭ la pozicio de la ombro de metala vergeto, fiksita en tiu surfaco. SUNHORLOĜO
Optika instrumento por observi astronomiajn objektojn, kiu kolektas ilian lumon per konkava spegulo, gvidas ĝin per aldonaj speguletoj ĝis okulario por pligrandigi ilian bildon. TELESKOPO
Dutuba lorneto, uzata en teatro, turismo, armeo, ornitologio k.a. BINOKLO
Establo, aranĝita por astronomiaj aŭ meteologiaj observoj. OBSERVATORIO
Astro kun ĉirkaŭsuna, plejofte tre ekscentra orbito, k kies kerno elĵetas materion sub formo de lumantaj kapo k vosto, kiam proksima al Suno k hejtata de tiu ĉi. KOMETO
Luma fenomeno, kaŭzata de la renkontiĝo de ĉiela korpo – veninta el la spaco – kun la Tera atmosfero. METEORO
Aro de steloj, grupigitaj de la antikvaj astronomoj en fantazian (ofte mitologian) figuron. KONSTELACIO
Fako de astronomio pri la universo rigardata kiel tuto k pri ĝia evoluo k konsisto. KOSMOLOGIO
Branĉo de fiziko pri la fizikaj procezoj en la kosmo. ASTROFIZIKO
Postrestaĵo de meteoroido, falinta sur Teron. METEORITO
Kolapsinta maso tiom koncentrita, ke neniu objekto povas eskapi ĝian intensan gravitan altiron, eĉ ne lumo. NIGRA TRUO
Konstruaĵo enhavanta aparaton, kiu projekcias al interno de duonsfero bildojn de Suno, luno, planedoj k de la steloj por demonstracii la orbitojn de tiuj ĉielaj korpoj. PLANETARIO
Radioricevilo, en kiu la kaptataj ondoj estas fokusigataj per parabola spegulo el dratreto, je kies fokuso estas anteno kunigita kun registra ricev-aparato. RADIOTELESKOPO
Loko, destinita por konstantaj sciencaj esploroj. SPACIALA STACIO
Spacpafaĵo, uzanta fuzaĵon kiel propulsan rimedon. RAKETO
Unuo por mezuri grandegajn interastrajn distancojn, egalvaloranta la distancon trairatan de la lumo en vakuo dum unu jaro. LUMJARO
Unuo de interstela distanco, egala al la distanco de stelo, kies paralakso estus unu sekundo de arko (3,25 lumjaroj). PARSEKO
Tiu punkto de la orbito de sunsistema astro, kiu estas la plej malproksima de Suno. AFELIO
Tiu punkto de la orbito de sunsistema astro, kiu estas la plej proksima de Suno. PERIHELIO
Punkto de la ĉirkaŭtera orbito de ĉiela korpo (Luno k artefaritaj satelitoj), en kiu ĝi estas plej malproksima de Tero. APOGEO
Punkto de la ĉirkaŭtera orbito de ĉiela korpo (Luno k artefaritaj satelitoj), en kiu ĝi estas plej proksima al Tero. PERIGEO
Ĉiela korpo, moviĝanta tra la spaco. METEOROIDO
Show full summary Hide full summary

Similar

1500 palavras Ingles
Mateus Dalarme
Vocabulário - Inglês
vinipetri08
vocabulário de inglês 2
Gustavo Lima
100 Palavras mais usadas no Inglês, em ordem de uso.
Clayton Ferraz
Francês - Frases para decorar #1
Laisse Almeida
Vocabulário Alemão I - ( pessoas )
Arthur Rocha
Vocabuláro coreano I
Pedro Tomas
LERNU PER PROVERBOJ - 1-a Parto
Aristophio Andrade Alves Filho
Vocabulário inglês 1
Gustavo Lima
História da Astronomia
Larissa Gomes
Vocabulário coreano II
Pedro Tomas